Kaptu kovimon per flulaveco de necesujo

En nova esploro, esploristoj trovis koronavirusojn en fekaĵoj de homoj infektataj fare de kovimo. Kiam malsanaj homoj flulavas necesujon, proksimume ses mil gutetoj da akvo ekflugas kun multaj pli etaj gutetoj nomataj aerosoloj. Tiuj gutetoj povas atingi pli ol du metran alteco. Ili povas ankaŭ esti pende tenataj en aero dum multaj minutoj, do, sekvajLire la suite « Kaptu kovimon per flulaveco de necesujo »

“Retirita”… kiam sciencaj revuoj eraras

Du gravaj artikoloj pri kovimo publikitaj en famaj medicinaj sciencaj revuoj estis retiritaj la 4an de junio. La revuoj estis The New England Journal of Medicine kaj The Lancet, kiuj estis fonditaj en 1821 kaj 1823 respektive, kaj ambaŭ rangiĝatas inter la plej influaj sciencaj publikaĵoj. La ĉefaŭtoro de ambaŭ artikoloj estas D-ro Mandeep MehraLire la suite « “Retirita”… kiam sciencaj revuoj eraras »

Junaj kortransplant-ricevantoj profitas de intensa ekzercado pli ol maljunaj

La koro estas « la koro » de la korpo. Korsano kaj korforteco determinas kiom da fizikajn aktivecojn oni povas fari. Sed kio okazas, kiam iu ricevis kortransplanton? Ĉu oni povas ekzerci sin tiel intense kiel homo kun la denaska koro? Krome, ĉu estas diferenco inter junaj kaj maljunaj kortransplant-ricevantoj? Antaŭaj esploroj pri kortransplantado montris,Lire la suite « Junaj kortransplant-ricevantoj profitas de intensa ekzercado pli ol maljunaj »

Kora rehabilitado? Jen apo por tio

Hodiaŭ oni povas trovi aplikaĵon (aŭ “apon”) por io ajn, ĉu temas pri mapo, ĉu pri novaĵo, ĉu pri produktiveco, kaj miloj de aliaj uzoj. Sed certe, ne estas apo por helpi la rehabilitadon de koro por pacientoj kun kormalsano aŭ post korĥirurgio, ĉu ne? San-esploristoj el Norvegio ekkondukos eksperimenton por determini ĉu intence dezajnitaLire la suite « Kora rehabilitado? Jen apo por tio »

Unu sola ekzercosesio helpas 9815 substancojn en la sango

Sango estas la spirito de vivo. Multo povas esti dirata pri tio, kio troviĝas en la sango. Vi volas scii, ĉu vi estas sana aŭ malsana? … via kuracisto tuj postulas sangoteston. Ĉiu scias, ke ekzercado plibonigas la sanon, sed malmultaj homoj povas diri kvante, kiom la ekzercado helpas. Esploristoj strebis trovi la respondon: 9815.Lire la suite « Unu sola ekzercosesio helpas 9815 substancojn en la sango »