Kaptu kovimon per flulaveco de necesujo

En nova esploro, esploristoj trovis koronavirusojn en fekaĵoj de homoj infektataj fare de kovimo. Kiam malsanaj homoj flulavas necesujon, proksimume ses mil gutetoj da akvo ekflugas kun multaj pli etaj gutetoj nomataj aerosoloj. Tiuj gutetoj povas atingi pli ol du metran alteco. Ili povas ankaŭ esti pende tenataj en aero dum multaj minutoj, do, sekvaj homoj, kiuj eniras la necesejon, povas kapti virusojn.

Pli kaj pli multe da sportaj eventoj okazas dum la kovim-krizo, kien spektantoj kolektiĝas en grandaj groupoj. Eblas postuli sportŝatantojn, ke ili sidu aŭ staru aparte, sed de tempo al tempo ili bezonos iri al la necesejo. Kiam iu flulavas necesujon kun virusoj moviĝemaj en aero ĉiufoje, ĉu lavejoj ne iĝos ejoj por disvastigado de kovimo?

Ekspertoj konsilas: kiam vi uzas lavejon, surhavu maskon, tuŝu nenion kaj lavu la manojn ofte. Kie eblas, fermu la kovrilon de necesujo antaŭ flulavi. Aliaj ekspertoj konsideras endoman ultraviolan lumon por ekstermi virusojn.

Kun kovimo, nenie estas secura ejo.

fonto: New York Times | bildo: David Rinehart, Pixabay

“Retirita”… kiam sciencaj revuoj eraras

Du gravaj artikoloj pri kovimo publikitaj en famaj medicinaj sciencaj revuoj estis retiritaj la 4an de junio. La revuoj estis The New England Journal of Medicine kaj The Lancet, kiuj estis fonditaj en 1821 kaj 1823 respektive, kaj ambaŭ rangiĝatas inter la plej influaj sciencaj publikaĵoj.

La ĉefaŭtoro de ambaŭ artikoloj estas D-ro Mandeep Mehra el Harvard, kies esploroj temas pri medikamentoj por eviti aŭ kuraci kovimon. La du esplorstudoj uzis la saman gradegan datumbazon kreitan fare de firmao Surgisphere, kiu asertis, ke ĝi amasigis pli ol 20 000 sandosierojn de 1200 malsanulejoj pri kovim-pacientoj. Duboj kontraŭ la vereco de tiu datumaro ekaperis, kiam nerelataj esploristoj vidis, ke la plimulto de sandosieroj enhavis tro perfektajn erojn. La datenoj ne fidindis.

Respektindaj revuoj havas rigorajn reviziadojn fare de kolegoj. Kial la recenzantoj de tiuj artikoloj antaŭe ne trovis la problemojn kun la datumaro? Oni spekulas, ke la procezo por reviziado estas rompita. Aliaj diras, ke, pro la kovim-krizo, recenzantoj estas superitaj de la grandega kvanto de novaj submetitaj artikoloj.

Mi opinias, ke scienca sistemo ne estas difekta, ĉar tuj kiam la duboj ekaperis, la artikoloj estis retiritaj. Neniu estas perfekta, sed la ĝusta agado korekti sin, kiam oni faris eraron, estas la plej grava afero.

fonto: New York Times | bildo: clipart-library.com

Junaj kortransplant-ricevantoj profitas de intensa ekzercado pli ol maljunaj

La koro estas « la koro » de la korpo. Korsano kaj korforteco determinas kiom da fizikajn aktivecojn oni povas fari. Sed kio okazas, kiam iu ricevis kortransplanton? Ĉu oni povas ekzerci sin tiel intense kiel homo kun la denaska koro? Krome, ĉu estas diferenco inter junaj kaj maljunaj kortransplant-ricevantoj?

Antaŭaj esploroj pri kortransplantado montris, ke kun maljunaj pacientoj—pli ol 40 jaraĝaj—la kapablo profiti de korpa ekzercado estas multe reduktita. Ekzemple, eĉ kun intensa ekzercado, maljunaj kortransplant-ricevantoj plibonigis siajn maksimumajn oksigeno-konsumadojn nur iomete.

Esploristoj en Norvegio volis scii, ĉu tio estas egale vera ĉe junaj homoj. Ili sekvis 28 virojn aĝajn inter 18-39, kiuj ricevis kortranplanton, dum 12 monatoj, kiam ili regule faris intervalan trejnadon. La ekzercado konsistis el kurado sur kurtapiŝo je 90% de maksimuma kor-rapideco.

La resultoj estis surprizaj: la maksimuma oksigeno-konsumado de la junuloj post la ekzercoreĝimo pliboniĝis trioble kompare kun la maljunuloj. Krome, la muskola forteco de la junuloj kreskis okoble pli. Konklude, intensa ekzercado estas efika rimedo de rehabilitado por junaj ricevantoj de kortransplanto.

fonto: BMC | bildo: clipart-library.com

Kora rehabilitado? Jen apo por tio

Hodiaŭ oni povas trovi aplikaĵon (aŭ “apon”) por io ajn, ĉu temas pri mapo, ĉu pri novaĵo, ĉu pri produktiveco, kaj miloj de aliaj uzoj. Sed certe, ne estas apo por helpi la rehabilitadon de koro por pacientoj kun kormalsano aŭ post korĥirurgio, ĉu ne?

San-esploristoj el Norvegio ekkondukos eksperimenton por determini ĉu intence dezajnita apo povas instigi pacientojn gajni vivmanieron favoran al korsano. Dum la venonta jaro, la sciencistoj kontrolos 113 stud-partoprenantojn, kiuj hazarde estos asignitaj en du grupoj: la unua grupo ricevos la apon per poŝtelefono; la dua grupo ne havos la apon. Ambaŭ grupoj devos fari korpajn ekzercojn ĉiutage por fortigi la koron.

Post 12 monatoj, la esplorantoj mezuros ŝanĝojn en maksimuma oksigeno-konsumado, ekzerco-kutimoj, korpopezo, sangopremo, kaj aliaj ecoj.

Tio estos la unua fojo, kiam esplorado pri kora rehabilitado kun apo estas efektivigita. La esplorantoj antaŭvidas plibonigon de korsano. Ni revizitos tiun projekton en la sekva jaro kaj afiŝos la resultojn ĉi tie. Ĝis tiam!

fonto: BMC | bildo: composita, Pixabay

Unu sola ekzercosesio helpas 9815 substancojn en la sango

Sango estas la spirito de vivo. Multo povas esti dirata pri tio, kio troviĝas en la sango. Vi volas scii, ĉu vi estas sana aŭ malsana? … via kuracisto tuj postulas sangoteston. Ĉiu scias, ke ekzercado plibonigas la sanon, sed malmultaj homoj povas diri kvante, kiom la ekzercado helpas.

Esploristoj strebis trovi la respondon: 9815. Tio estas la kvanto de substancoj en la sango, kiuj profitas dum unu ekzercosesio. Sciencistoj ĉe la Universitato Stanford uzis novajn teĥnikojn por identigi ŝanĝitajn molekulojn post ekzercado. Tio estis malfacilega tasko. Ili kontrolis proksimume 100 virojn kaj virinojn en aĝo inter 40-75 jaroj, kaj kun diversaj sanstatoj, ekzemple: en bona sano, en malbona stato, eĉ kun insulinrezisteco.

La specoj de molekulo tuŝitaj post ekzercado inkluzivas tiujn, kiuj rilatas al metabolismo, imunsistemo, histo-riparado kaj apetito. Ĉiuj molekuloj laboras kune por resanigi la korpon. Do, ni ne nur scias, ke ekzercado estas bona afero, sed ni nun scias ‘kiom’ bona ĝi estas.

fonto: New York Times | bildo: Wenisa Ng, Pixabay