Ĉu antikvaj romianoj iris al la gimnastikejo kiel ni hodiaŭ? Ni demandis al membro de la scienca akademio

Ho, gimnastikejo! Tiom da horoj, kiujn ni pasigas tie. Kurtapiŝoj, halteroj, ekzercaj matracoj, ergometroj, elipsaj ekzerciloj… oni povas fari ĉion en gimnastikejo por korpekzercado. Kiam fondiĝis la unua gimnastikejo? Ĉu antikvaj romianoj havis gimnastikejojn?

D-ro Geoffrey Greatrex de la Universitato de Otavo, Kanado, estas spertulo pri klasikaj studoj. Hodiaŭ li prelegis en VK de 2020 pri romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo. En sia bone esplorita prezento, li konvinke montris la influo, kiujn la roma kaj persa imperioj havis unu sur la alia dum la 4-7a jarcentoj. En la historia rekordo, ni povas vidi multajn interŝanĝojn en milito, arto kaj kulturo inter tiuj du grandaj civilizoj.

Ni demandis al D-ro Greatrex: Ĉu antikvaj romianoj havis gimnastikejojn, al kie civitanoj iris por fizika ekzercado kiel ni faras hodiaŭ? Laŭ li, ne. La sola evidenteco de gimnastikejoj devenas de antikva Grekio, kie nur viroj povis ekzerciĝi nude. Krom tio, romianoj ofte iris al termoj, sed tio ne estas la sama afero.

Mi scivolas, kion cetere antikvaj romianoj faris por korposano? Nenio povas senti pli bona ol intensa trejnadosesio al la gimnastikejo, ĉu ne?

Ĉu matematika perfekteco povas doni al vi konkurencivan avantaĝon? Ni demandis al membro de la scienca akademio

François Lo Jacomo prezentis pri « la ora nombro » en VK de 2020. D-ro Lo Jacomo, membro de la Akademio de Esperanto kaj Akademio Internacia de la Sciencoj, estas matematikisto kaj esperantisto.

D-ro Lo Jacomo prezentis intrigajn faktojn pri tio, kie ĉi la ora numero aperas en geometrio kaj li tiam respondis plurajn demandojn. Ŝajnas, ke la ora nombro estas perfekta nombro — eĉ Leonardo da Vinci disvolvis ĝin en sia vitruvia homo.

Ni demandis lin pri la ebleco de aperecoj de la ora nombro en la naturo en nova maniero. Ni volis scii ĉu ĉi tiu nombro povas doni konkurencivan avantaĝon en sportoj. Se jes, trejnistoj devus uzi ĉi tiun numeron en siaj trejnadprogramoj.

Bedaŭdide, D-ro Lo Jacomo ne povis kontentigi nian apetiton. Li diris, ke la naturo ne donas al matematikistoj privilegian respondon.

Ni daŭre esploru, ĉu la ora nombro povas profitigi la atletojn. Restu agordita.

Glitvetkuri al frosta infero je 140 km/h

Kuŝita sur duglitila sledo kun la kapo antaŭen, la visaĝo suben, kaj sen havi direktilo, la atleto glitas malsupren je 140 km/h en kurba duontubo, kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo. Li nur portas kaskon kiel protektilo. Nenio malbona povas okazi, ĉu ne? Bonvenu al la mondo de skeletonado.

Malbonaj aferoj certe povas okazi… kraŝojn, koliziojn kontraŭ la vojmuroj, eĉ oni povas esti elĵetita flugante for de la vojeto. Plie, eble la plej grava danĝero estas tiu, kiu ne estas videbla por spektantoj kaj kiu povas kaŭzi la plej multajn vundojn. Tiu estas la fortoj aplikitaj kontraŭ la kapo, fortoj, kiuj inkludas konstantajn vibrojn, grandan gravitan akcelon, kaj ŝokojn de la kasko ĝis la muroj de la vojeto. La rezulto estas, ke multaj atletoj suferas de mensajn malsanojn. Krome, la bobado, kiu estas fratina fako de skeletonado, havas similajn danĝerojn.

Ekde la pasinta jardeko inter la praktikantoj de skeletonado kaj bodado mortis la usonaj Pavle Jovanovic, 43-jara, kaj Steven Holcomb, 37, kaj la kanada Adam Wood, 32. Ili ĉiuj mortis pro memfaritaj vundoj. Ankaŭ la usona Bill Schuffenhauer provis memmortigi, sed feliĉe lia koramikino savis lin. Ĉi tio estas granda nombro da viktimoj inter tre malgranda komunumo de praktikantoj de tiu sporto en Usono kaj Kanado.

Cerbo-spertuloj studis la sanon de atletoj, kiuj suferas de simptomoj kiel kronikaj doloroj, sensiveco al helaj lumoj kaj laŭtaj bruoj, perdo de memoro kaj psikologiaj problemoj. La atletoj nomas sian malsanon « sledo-kapo » (de la angla « sled head »). La spertuloj kredas, ke sledo-kapo parte venas de la fizikaj streĉoj kontraŭ la cerbo, streĉoj, kiujn trejnado kaj konkurso dum multaj jaroj kaŭzas.

La esprimo « sledo-kapo » eble ŝajnas sendanĝera sed la sanstato rilata al ĉi tiu esprimo estas tre serioza. Tiu sanstato similas al la cerboskuoj kaj traŭmaj cerbaj vundoj viditaj en aliaj rektaj kontaktaj sportoj kiel usona piedpilkado kaj rugbeo.

Adam Wood diris antaŭ ol li mortis, ke neniu scias kiel atletoj detruas siajn vivojn.

La samaj kondiĉoj afliktas atletinojn de la fako. La kanada Christina Smith, kiu konkursis bobade je la Olimpikoj de 2002 kaj retiriĝis en 2004, ankoraŭ suferas de mensaj malsanoj. Nuntempe ŝi luktas pri deprimo, malemo, perdo de memoro kaj dormaj problemoj. Skanoj de ŝia cerbo malkaŝis damaĝojn al la antaŭaj kaj malantaŭaj loboj. Neŭrosciencistoj diris, ke tiuj ĉi damaĝoj plej verŝajne rezultas el mikro-ŝiroj en la blanka substanco de la cerbo.

La longdaŭraj efikoj de cerbaj vundoj de skeletonado kaj bobado estas tre realaj. Ni esperu, ke sciencistoj faros pli da esploroj por pli bone kompreni la danĝerojn de ĉi tiu sporto kaj malkovri pli bonan protekton por la atletoj.

fonto: New York Times | bildo: 121a0012 – Own work, CC BY-SA 4.0

Scientistoj kalkulis kiom da kolbasobulkoj homoj povas manĝi samtempe

Aferoj, kiuj estas la samaj inter ĉiuj sportoj, estas kaj fizika strebo, kaj mensa forto, kaj persisteco. Fakte, la moto de la modernaj Olimpikaj Ludoj estas citius, altius, fortius [E-o: pli rapide, pli alte, pli forte]. Tra sia historio la homaro rekonis sin per siaj sportaj konkursoj.

Surbaze de tiu ĉi priskribo, ĉu oni devu konsideri manĝadkonkursoj de kolbasobulkoj kiel sporto? Kiel iu ajn sporto, manĝadkonkurantoj devas havi speciale trejnitan stomakon por gluti multajn kolbasobulkojn sinsekve. Ili ankaŭ necesas gradegan mensan forton por daŭre manĝi multe pli multajn kolbasobulkojn pli rapide. Finfine, per koncentrita kaj intensa trejnado, elitaj manĝadkonkurantoj atingas surprizajn rezultojn. Estas eĉ mondrekordoj pri tio: la plej granda kvanto da kolbasobulkoj manĝitaj en 10 minutoj estas (por viro) 78 de usonano Joey Chestnut kaj (por virino) 48.5 de usonano Miki Sudo, ambaŭ rekordoj estas registritaj en julio 2020.

Tamen, ĉu manĝado de kolbasobulkoj (kaj ĉiuj specoj de manĝadkonkurso) vere estas sporto? Esploristo James M Smoliga opinias ke jes. D-ro Smoliga, profesoro de la Universitato High Point, publikigis studon pri la teoria maksimuma nombro de kolbasobulkoj tiuj, kiujn homoj povas manĝi en 10 minutoj. « La respondo estas 83 », diris la esploristo.

D-ro Smoliga analizis historikajn datumojn haveblajn de la Nathan’s Hot Dog Eating Contest [E-o manĝadkonkurso de kolbasobulkoj ĉe Nathan], kiu okazas jare je Insulo Coney en Broklino, Novjorko, Usono ekde 1972. La datumoj montris tion, ke manĝadkonkurso de kolbasobulkoj sekvas la saman modelon kiel tiu de iu ajn alia sporto: Unue estas la amatora fazo, kiam la efiko de la sporto progresas malrapide. Due la efiko gajnas grandan kreskon tiam, kiam la sporto atingas profesian nivelon. Fine, la kresko de la efiko daŭre pliboniĝas nur grade.

La manĝadkonkursantoj de kolbasobulkoj devas fari intensan fizikan trejnadon… de la stomako! La ĉefa faktoro limanta kiom multe homoj povas manĝi samtempe estas la kapablo de la stomako por streĉiĝi por akomodi la volumon de manĝaĵo. Rimarkinde, streĉado de la stomako estas tiu, kiu povas pliboniĝi per trejnado, diris S-ino Sudo. Ŝi trejnas sin manĝante grandegan kvanton de manĝaĵo kiel marmitoj da supo, tutaj kapoj de brokolo kaj « sufiĉe da sabeliko por mortigi ĉevalon ». Ŝajnas al mi, ke manĝadkonkursantoj montras kaj fizikan strebon, kaj mensan forton, kaj persistecon.

Do, kion vi pensas? Ĉu manĝadkonkursoj de kolbasobulkoj estas sporto? Skribu vian opinion.

fontoj: PubMed, New York Times

Doloro en la lumbo? La kauzo troviĝas sub la zono

« Neniuj rezultoj sen sufero, » via trejnisto diras al vi por kuraĝigi vin peni pli forte. Intensa ekzercado necesas por atingi altajn celojn en iu ajn sporto. Sed, ne ĉiaj doloroj estas profitdonaj. Ekzemple, lumbalgio — doloro en la suba parto de la dorso — neniam kontribuas al la plibonigo de sporta agado. Krome, lumbalgio ofte estas unu kialo, pro kiu atletoj forlasas sporton. La doloro povas esti tia forta, ke eĉ plezuro ludi sporton ne sufiĉas por motivigi la atleton.

Esploristoj el Japanio volis trovi indikojn, kiuj povas montri la eblajn kaŭzojn de lumbalgio. Ilia celo estis doni al trejnistoj rimedon por malhelpi disvolviĝon de lumbalgio ĉe sportludantoj. D-ro Yutaka Yabe de la Universitato de Tohoku kaj sia esplorteamo enketis 592 ludantojn de korbopilko, kiuj aĝis inter 12-14 jaroj. La plimulto de tiu groupo (92%) konkuris je la lokaj kaj guberniaj niveloj. La esplorteamo donis enketilojn al la ludantoj por kolekti datumojn pri doloroj, kiujn ili suferas.

Post analizo de la datumoj, la esploristoj malkovris ligon inter lumbalgio kaj subaj membraj doloroj (genuoj kaj maleoloj): 25% de ludantoj havis doloron kaj en la dorso kaj en la gambo. Ĉi tiu rezulto estas multe pli granda ol la nombro de ludantoj, kiuj havis dorsodoloron sen gambodoloro (5%). La kialo eble estas klarigita per la fakto, ke ludantoj de sportoj kiel korbopilko ofte devas fari kompleksajn movojn uzante la subajn membrojn, ekzemple, subitaj haltoj, turniĝoj, saltoj kaj alteriĝoj. Tiuj movoj povas kaŭzi doloron en la genuoj kaj maleoloj. Pro tiu doloro, ludantoj movas la streĉon de la moviĝo al la torso, el kio rezultas lumbalgio.

La esploristoj konsilis al trejnistoj akomodi liajn trejnprogramojn, kiam atletoj plendas pri gambodoloro antaŭ ol lumbalgio disvolviĝas. Eble ŝanĝo movadtekniko povus preventi aperon de doloro.

fonto: BMC | bildo: PublicDomainPictures, Pixabay

Por paralimpikaj atletoj, sukceso dependas de la ŝultroj

Elitaj atletoj, kiuj ludas je la plej alta nivelo de siaj fakoj, estas tiuj, kiuj disvolvas la plej multe da ekvilibro inter ĉiuj partoj de la korpo. Ĉu oni faras aŭ stangoaltsaltadon, aŭ naĝas en 200 m vetkuro, aŭ konkursas en ringa gimnastiko, ĉiu parto de la korpo laboras kune kaj harmonie por atingi la plej bonajn eblajn rezultojn. Sed kio okazas kiam al atleto mankas membro? Se al oni mankas piedo, kruro, aŭ brako, ĉu aliaj partoj de la korpo laboras pli forte por kompenci? Se vere, pro tio, ĉu malkapablaj atletoj suferas malsamajn specojn de vundoj?

Esploristoj el Britio faris retrospektivan analizon por ekscii, ĉu ekzistas specoj de vundoj, kiuj okazas pli ofte ol aliaj inter malkapablaj elitaj atletoj. Ilia celo estis, ke kun tiu informo la sportaj aŭtoritatoj povas plibonigi programojn de gvatado de vundoj kaj malpliigi ilian oftecon.

(Retrospektiva analizo estas esplormetodo, kiu uzas datumojn jam kolektitajn en medicinaj dosieroj post kuracado, por determini la vundo-kaŭzon. En ĉi tiu metodo, oni estigas neniujn novajn datumojn.)

La esploro ekzamenis la medicinajn dosierojn de 34 membromankaj atletoj, kiuj konkursis je olimpika nivelo inter 2008-2016. En tiu grupo de atletoj, 25 havis unuopan membro-mankon, 7 havis duopan membro-mankon, kaj 2 havis kvaropan membro-mankon. La implikitaj sportoj inkluzivis halteradon, arkpafadon, korbopilkadon sur rulseĝo, bicikladon, kanuadon, triatlonon, veladon, pafadon, kaj naĝadon.

Post analizo de la datumoj, la esploristoj trovis, ke la plej oftaj vundoj rilatis al la ŝultroj (29%) kaj la dua rilatis al la kubuto (15%).

Konklude, elitaj membra-mankaj atletoj pli streĉas siajn ŝultrojn dum trejnado kaj konkurado. Oni devas emfazi la ŝultrojn de atletoj, starigante programon de vundogvatado.

fonto: BMC | bildo: 王伟00715, Wikimedia

Por venki rugbeajn miksbatalojn, donu viajn 40%

(Artikolo originale eldonita en Turka Stelo, 1an de julio 2020)

Via rugbeotrejnisto certe ĉiam diras stari malalte dum miksbataloj. Intuicie oni scias, ke, por puŝi pli forte kontraŭ kontraŭstara rezisto, oni devas altigi sian centron de maso kaj planti siajn piedojn solide sur la teron. Tiamaniere pli multe de sia energio estos transdonita antaŭen kaj pli potenca estos la miksbatalo. Tamen, ĉu trejnistoj povas precize diri, kiel malaltaj rugbeistoj devas poziciigi sin por maksimumigi la potencon de miksbatalo?

En rugbeo, teamoj, kiuj lernas pli bonajn teknikojn por pli forte puŝi dum miksbataloj, akiras taktitan avantaĝon. Sciencistoj el Kalifornio, Usono, traserĉis la literaturon por pli bone kompreni la biomekanikajn postulojn dum la daŭra puŝa fazo de miksbatalo.

La esplorantoj, Eric Martin kaj George Beckham el Kalifornia Ŝtata Universitato, identigis dudek ses eldonitajn studaĵojn, kiuj prezentas datumojn pri estigo de fortoj en rekta aŭ simulita rugbea miksbatalo. La studitaj ludantoj estis plenkreskaj maskloj, kiuj aplikis daŭrajn fortojn inter 1000 kaj 2000 neŭtonoj kiam solaj, kaj 4000-­8000 neŭtonoj kiam en plenaj pakoj. (« Neŭtono » estas la mezurunuo de forto.)

Tra la analizo de datumoj, la esplorantoj konfirmis, ke la optima pozicio, t.e. kiel puŝi kun la plej multa efika energio, estas teni la ŝultrojn je 40% de la korpa alteco kun paralelaj piedoj kaj genua/koksa angulo de 120 gradoj. Krome, ili taksis, ke miksbatalpako necesas 10% pli grandan forton ol tiu de la alia pako por forpuŝi ilin.

Vi, rugbi­ludantoj, kompreneble jam scias pri malaltaj ŝultroj kaj larĝa genua/koksa angulo. Krom nun, kun precizaj scienciaj ciferoj — 40%, 120 gradoj — vi havas rimedon por atingi 10% pli da forto ol aliaj pakoj kaj venki miksbatalojn.

fonto: BMC | bildo: David Mark, Pixabay

Ĉu gimnastiki aŭ ne gimnastiki — tiel staras nun la demando

Dum la izolado, eble unu el la plej mankantaj agadoj estas iri al la gimnastikejo. Por multaj homoj, fizika ekzercado tre gravas. Iuj iras al la gimnastikejo ĉiusemajne, aliaj eĉ ĉiutage. Ili volas rekomenci sian reĝimon de ekzercado. Tamen, ĉu la gimnastikejo estas danĝera loko, kie oni riskas kapti kovimon?

La registraro de Norvegio mendis esploron por determini, ĉu la fermo de gimnastikejoj vere estas necesa por malhelpi la disvastigadon de la koronaviruso. D-ro Michael Metthauer el la Universitato de Oslo estris la esploron. Tiu estis la unua esploro en la mondo, kiu mezuris kvante la riskojn asociitajn kun gimnastikejoj kaj Kovim-19.

La esploro ekis la 22an de majo en kvin lokoj en Olso kaj daŭris du semajnojn. Sume, 3764 gimnastikanoj partoprenis en la esploro. La duono povis reveni al gimnastikejo por ekzerci, kaj al la alia duono ne estis permesata iri al iu ajn gimnastikejo. La stud-partoprenantoj estis viroj kaj virinoj, kiuj aĝis inter 18-64 jaroj. Ĉiu estis en bona sanstato je la eko de la esploro.

Dum la stud-periodo, la homoj, kiam ili iris al la gimnastikejo, devis ofte lavi la manojn kaj gardi du metrojn inter unu la alia. Portado de maskoj estis laŭvola.

Je la 8a de junio, la esploristoj kontrolis la partoprenantojn por kovimo. La rezulto: neniu kaptis la koronaviruson; estis nenia diferenco inter la du grupoj.

Kompreneble, pli da esploroj estas bezonataj por ĝeneraligi la resultojn. Tamen, el la rezultoj de ĉi tiu esploro, la norvega registraro rajtigis malfermon de gimnastikejoj ĉie en la lando.

fonto: New York Times | bildo: Kristijan Fürstner, Pixabay

Vi volas fariĝi ĉampionon? Bridu vian spiron

Kiom da tempo vi povas reteni vian spiron? 20 sekondoj? 30 sekondoj? La monda rekordo nun estas 11:54 pere de Branko Petrović el Serbio en 2014. Tiu rekordo estas nekredebla atingo, sed, kion bonan povas fari reteno de la spirado, alianome statika apneo?

Jurgen Klopp, la trejnisto de la piedpilka klubo Liverpool F.C., kredas, ke reteno de spirado por longaj minutoj kreskigas la mensan kontrolon, bezonatan por venkemaj teamoj. La pasintan aŭguston, Klopp invitis germanon Sebastian Steudtner-n, kiu estas la monda ĉampiono de granda onda surfado. Steudtner montris al ĉiu teamano, kiamaniere oni povas reteni sian spiron longe, estante sub akvo en naĝejo.

Je la komenco de la trejnado, multaj eligadis sian kapon el la akvo spireginte post nur 20 sekondoj spiregintaj. Steudtner instruis la teamanoj kiel trankviliĝi kaj koncentriĝi sur ilia propra korpo por disvolvi disciplinon kaj kontrolon. Tiamaniere la teamanoj sukcesis resti subakve pli kaj pli longe. Post la trejnadosesioj, stelludistoj kiel Adam Lallana kaj Dejan Lovren restis subakve preskaŭ kvin minutojn. Menso forpuŝis fizikajn limojn.

Hodiaŭ (la 21an de junio), Liverpool estras la britian Supran Ligon kun 27 venkoj, 2 perdoj kaj unu remiso. Ĉu Liverpool venkos la ligan ĉampionadon? Retenu vian spiron.

bildo: David Mark, Pixabay

Fizika trejnado sur mola tero igas fortajn muskolojn

Ha! la plaĝo… blua maro kaj varma venteto. Kaj piediri sur la dolĉa sablo. Sed, sur la sablo? Certe oni ne povas ekzerci sin tiel intense kiel sur firma planko de gimnastikejo, ĉu ne?

Elserĉi tion, ĉu estas diferenco inter trejnado sur mola kaj firma surfaco, estis la esplortemo, kiun faris esploristoj de Universitato La Manouba el Tunisio. Ili kontrolis 21 masklajn ludantojn de manpilko dum sep semajnoj, la duono ludis sur sabloludejo, la alia duono en gimnastikejo. Antaŭ kaj post la stud-periodo, la esploristoj mezuris ecojn el la manpilkistoj kiel sprinto-rapideco, ripetita sprinto, ŝanĝo de direkto, vertikala salto, kaj dinamika kaj statika ekvilibro.

La rezultoj montris, ke ĉiuj ecoj pliboniĝis pli kun la ludantoj, kiuj ludis sur sablo, ol tiuj, kiuj ludis sur firma planko. La efikeco estis pliiĝata po 10 procentoj inter la du grupoj.

La scientistoj ne povis ekspliki la kialon de la fenomeno. Necesas pli de esploro por plibonigi komprenon de tio. Sed mi opinias, ke, ĉar estas multe pli amuze ludi manpilkon sur plaĝo, ludantoj sur sablo nur ludas pli forte.

fonto: BMC | bildo: RFEBM Balonmano – Día 1 – Campeonato de España de Balonmano Playa, Laredo 2014, CC BY-SA 2.0, Wikimedia