Glitvetkuri al frosta infero je 140 km/h

Kuŝita sur duglitila sledo kun la kapo antaŭen, la visaĝo suben, kaj sen havi direktilo, la atleto glitas malsupren je 140 km/h en kurba duontubo, kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo. Li nur portas kaskon kiel protektilo. Nenio malbona povas okazi, ĉu ne? Bonvenu al la mondo de skeletonado.

Malbonaj aferoj certe povas okazi… kraŝojn, koliziojn kontraŭ la vojmuroj, eĉ oni povas esti elĵetita flugante for de la vojeto. Plie, eble la plej grava danĝero estas tiu, kiu ne estas videbla por spektantoj kaj kiu povas kaŭzi la plej multajn vundojn. Tiu estas la fortoj aplikitaj kontraŭ la kapo, fortoj, kiuj inkludas konstantajn vibrojn, grandan gravitan akcelon, kaj ŝokojn de la kasko ĝis la muroj de la vojeto. La rezulto estas, ke multaj atletoj suferas de mensajn malsanojn. Krome, la bobado, kiu estas fratina fako de skeletonado, havas similajn danĝerojn.

Ekde la pasinta jardeko inter la praktikantoj de skeletonado kaj bodado mortis la usonaj Pavle Jovanovic, 43-jara, kaj Steven Holcomb, 37, kaj la kanada Adam Wood, 32. Ili ĉiuj mortis pro memfaritaj vundoj. Ankaŭ la usona Bill Schuffenhauer provis memmortigi, sed feliĉe lia koramikino savis lin. Ĉi tio estas granda nombro da viktimoj inter tre malgranda komunumo de praktikantoj de tiu sporto en Usono kaj Kanado.

Cerbo-spertuloj studis la sanon de atletoj, kiuj suferas de simptomoj kiel kronikaj doloroj, sensiveco al helaj lumoj kaj laŭtaj bruoj, perdo de memoro kaj psikologiaj problemoj. La atletoj nomas sian malsanon « sledo-kapo » (de la angla « sled head »). La spertuloj kredas, ke sledo-kapo parte venas de la fizikaj streĉoj kontraŭ la cerbo, streĉoj, kiujn trejnado kaj konkurso dum multaj jaroj kaŭzas.

La esprimo « sledo-kapo » eble ŝajnas sendanĝera sed la sanstato rilata al ĉi tiu esprimo estas tre serioza. Tiu sanstato similas al la cerboskuoj kaj traŭmaj cerbaj vundoj viditaj en aliaj rektaj kontaktaj sportoj kiel usona piedpilkado kaj rugbeo.

Adam Wood diris antaŭ ol li mortis, ke neniu scias kiel atletoj detruas siajn vivojn.

La samaj kondiĉoj afliktas atletinojn de la fako. La kanada Christina Smith, kiu konkursis bobade je la Olimpikoj de 2002 kaj retiriĝis en 2004, ankoraŭ suferas de mensaj malsanoj. Nuntempe ŝi luktas pri deprimo, malemo, perdo de memoro kaj dormaj problemoj. Skanoj de ŝia cerbo malkaŝis damaĝojn al la antaŭaj kaj malantaŭaj loboj. Neŭrosciencistoj diris, ke tiuj ĉi damaĝoj plej verŝajne rezultas el mikro-ŝiroj en la blanka substanco de la cerbo.

La longdaŭraj efikoj de cerbaj vundoj de skeletonado kaj bobado estas tre realaj. Ni esperu, ke sciencistoj faros pli da esploroj por pli bone kompreni la danĝerojn de ĉi tiu sporto kaj malkovri pli bonan protekton por la atletoj.

fonto: New York Times | bildo: 121a0012 – Own work, CC BY-SA 4.0

Publié par marioo

Sportscienco staras ĉe la kulmino de homa atingo. Ekde la unuaj Olimpikoj, la homaro efektiviĝas per siaj fizikaj konkursoj. marioo estas sendependa ĵurnalisto de sportscienco kaj li informas siajn legantojn pri la plej novaj rezultoj en la fako. Vizitu lian blogon por lerni pli pri sportscienco: https://marioo.ca/

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google

Vous commentez à l’aide de votre compte Google. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s

%d blogueurs aiment cette page :