
Elitaj atletoj, kiuj ludas je la plej alta nivelo de siaj fakoj, estas tiuj, kiuj disvolvas la plej multe da ekvilibro inter ĉiuj partoj de la korpo. Ĉu oni faras aŭ stangoaltsaltadon, aŭ naĝas en 200 m vetkuro, aŭ konkursas en ringa gimnastiko, ĉiu parto de la korpo laboras kune kaj harmonie por atingi la plej bonajn eblajn rezultojn. Sed kio okazas kiam al atleto mankas membro? Se al oni mankas piedo, kruro, aŭ brako, ĉu aliaj partoj de la korpo laboras pli forte por kompenci? Se vere, pro tio, ĉu malkapablaj atletoj suferas malsamajn specojn de vundoj?
Esploristoj el Britio faris retrospektivan analizon por ekscii, ĉu ekzistas specoj de vundoj, kiuj okazas pli ofte ol aliaj inter malkapablaj elitaj atletoj. Ilia celo estis, ke kun tiu informo la sportaj aŭtoritatoj povas plibonigi programojn de gvatado de vundoj kaj malpliigi ilian oftecon.
(Retrospektiva analizo estas esplormetodo, kiu uzas datumojn jam kolektitajn en medicinaj dosieroj post kuracado, por determini la vundo-kaŭzon. En ĉi tiu metodo, oni estigas neniujn novajn datumojn.)
La esploro ekzamenis la medicinajn dosierojn de 34 membromankaj atletoj, kiuj konkursis je olimpika nivelo inter 2008-2016. En tiu grupo de atletoj, 25 havis unuopan membro-mankon, 7 havis duopan membro-mankon, kaj 2 havis kvaropan membro-mankon. La implikitaj sportoj inkluzivis halteradon, arkpafadon, korbopilkadon sur rulseĝo, bicikladon, kanuadon, triatlonon, veladon, pafadon, kaj naĝadon.
Post analizo de la datumoj, la esploristoj trovis, ke la plej oftaj vundoj rilatis al la ŝultroj (29%) kaj la dua rilatis al la kubuto (15%).
Konklude, elitaj membra-mankaj atletoj pli streĉas siajn ŝultrojn dum trejnado kaj konkurado. Oni devas emfazi la ŝultrojn de atletoj, starigante programon de vundogvatado.