
Dum la izolado, eble unu el la plej mankantaj agadoj estas iri al la gimnastikejo. Por multaj homoj, fizika ekzercado tre gravas. Iuj iras al la gimnastikejo ĉiusemajne, aliaj eĉ ĉiutage. Ili volas rekomenci sian reĝimon de ekzercado. Tamen, ĉu la gimnastikejo estas danĝera loko, kie oni riskas kapti kovimon?
La registraro de Norvegio mendis esploron por determini, ĉu la fermo de gimnastikejoj vere estas necesa por malhelpi la disvastigadon de la koronaviruso. D-ro Michael Metthauer el la Universitato de Oslo estris la esploron. Tiu estis la unua esploro en la mondo, kiu mezuris kvante la riskojn asociitajn kun gimnastikejoj kaj Kovim-19.
La esploro ekis la 22an de majo en kvin lokoj en Olso kaj daŭris du semajnojn. Sume, 3764 gimnastikanoj partoprenis en la esploro. La duono povis reveni al gimnastikejo por ekzerci, kaj al la alia duono ne estis permesata iri al iu ajn gimnastikejo. La stud-partoprenantoj estis viroj kaj virinoj, kiuj aĝis inter 18-64 jaroj. Ĉiu estis en bona sanstato je la eko de la esploro.
Dum la stud-periodo, la homoj, kiam ili iris al la gimnastikejo, devis ofte lavi la manojn kaj gardi du metrojn inter unu la alia. Portado de maskoj estis laŭvola.
Je la 8a de junio, la esploristoj kontrolis la partoprenantojn por kovimo. La rezulto: neniu kaptis la koronaviruson; estis nenia diferenco inter la du grupoj.
Kompreneble, pli da esploroj estas bezonataj por ĝeneraligi la resultojn. Tamen, el la rezultoj de ĉi tiu esploro, la norvega registraro rajtigis malfermon de gimnastikejoj ĉie en la lando.
fonto: New York Times | bildo: Kristijan Fürstner, Pixabay