
Ha! la plaĝo… blua maro kaj varma venteto. Kaj piediri sur la dolĉa sablo. Sed, sur la sablo? Certe oni ne povas ekzerci sin tiel intense kiel sur firma planko de gimnastikejo, ĉu ne?
Elserĉi tion, ĉu estas diferenco inter trejnado sur mola kaj firma surfaco, estis la esplortemo, kiun faris esploristoj de Universitato La Manouba el Tunisio. Ili kontrolis 21 masklajn ludantojn de manpilko dum sep semajnoj, la duono ludis sur sabloludejo, la alia duono en gimnastikejo. Antaŭ kaj post la stud-periodo, la esploristoj mezuris ecojn el la manpilkistoj kiel sprinto-rapideco, ripetita sprinto, ŝanĝo de direkto, vertikala salto, kaj dinamika kaj statika ekvilibro.
La rezultoj montris, ke ĉiuj ecoj pliboniĝis pli kun la ludantoj, kiuj ludis sur sablo, ol tiuj, kiuj ludis sur firma planko. La efikeco estis pliiĝata po 10 procentoj inter la du grupoj.
La scientistoj ne povis ekspliki la kialon de la fenomeno. Necesas pli de esploro por plibonigi komprenon de tio. Sed mi opinias, ke, ĉar estas multe pli amuze ludi manpilkon sur plaĝo, ludantoj sur sablo nur ludas pli forte.
fonto: BMC | bildo: RFEBM Balonmano – Día 1 – Campeonato de España de Balonmano Playa, Laredo 2014, CC BY-SA 2.0, Wikimedia